Eleonore Prochaska
Eleonore Prochaska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marie Christiane Eleonore Prochaska |
Aliaj nomoj | August Renz |
Naskiĝo | 11-an de marto 1785 en Potsdam |
Morto | 5-an de oktobro 1813 (28-jaraĝa) en Dannenberg |
Mortokialo | Pafvundo |
Tombo | Dannenberg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Großes Militärwaisenhaus (en) (1794–1797) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | militisto |
Eleonore PROCHASKA (naskiĝinta la 11-an de marto 1785 en Potsdam, mortinta la 5-an de oktobro 1813 en Dannenberg) estis germana kuiristino kaj heroino kontraŭnopoleona.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La filino de kaporalo edukitis en orfejo kaj ekdeĵoris kiel kuiristino. Tamen ŝi kaŝe aniĝis en 1813 kiel voluntulo August Renz al la libera korpuso de Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow. Ŝia sekso restis sekreta ĝis vundiĝo en la 16.9. ĉe la batalo de Göhrde (Distrikto Lüchow-Dannenberg) kiam mitrajlo frakasis ŝian maldekstran femuron.
El ŝia dumarmea tempo du leteroj adresitaj al la frato konserviĝis. En Danneberg oni starigis monumenton por ŝi en 1863, en Potsdam en 1889. Fondaĵo fondita en 1863 zorgis pri veteranoj kaj ties vidvinoj/infanoj. Friedrich Rückert kaj Friedrich Förster glorigis ŝin en poemoj, Friedrich Dunker en opero.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 16. Leipzig 1908, p. 365 (tie ĉi interrete)